Vikipedio:Elstaraj artikoloj
El Vikipedio
La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj. Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 107 262 artikoloj de nia enciklopedio, nur 170 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%. Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie. Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la ĉefpaĝo. Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitajn tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn. |
||||||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||||||
|
La atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, la 35-a prezidento de Usono, okazis vendrede, la 22-an de novembro 1963 en la teksasa urbo Dallas je la 12-a horo kaj 30 minutoj (loka tempo; 18:30 UTC). John F. Kennedy estis morte vundita per pafaĵo el pafilo Carcano M91/38, kiam enkadre de kampanjo por prezidenta baloto en 1964 li estis traveturanta tra stratoj de Dallas en malfermita aŭtomobilo akompanata de sia edzino Jacqueline, la teksasa guberniestro John Connally kaj ties edzino Nellie. Grave vundita estis ankaŭ la guberniestro Connally, kiu supervivis la atencon. Esplorado de la komisiono de Warren (1963-1964), aparta komitato por esploro de la atenco de la Usona Domo de Reprezentantoj (mallongigite angle: HSCA) (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis farita de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de Marista infanterio de Usono. La komisio de la Domo de reprezentantoj plie konstatis, ke la murdo estis rezulto de "ampleksa komploto". Sed la karaktero de tiu ĉi komploto ne estis klarigita kaj ekzistas nur vico da suspektoj. En la fono de la atenco povis stari ekzemple la kuba reĝimo de Fidel Castro, Sovetunio, kubaj komunumoj sur la teritorio de Usono kaj aliaj. La suspekton eĉ trafis servojn de la usona registaro kiel FBI aŭ CIA kaj la vicprezidenton Lyndon B. Johnson, kiu laŭ la konstitucio de Usono transprenis post la morto de Kennedy la oficon de ŝtatestro. La verŝajna pafisto, Lee Harvey Oswald, konfesis nenion kaj estis murdita nur du tagojn post sia kaptiĝo. Legu pli... |
Barthélemy Boganda (n. la 4-an de aprilo 1910 - m. la 29-an de marto 1959) estis la ĉefa naciista politikisto de Centr-Afrika Respubliko antaŭ ties sendependiĝo, kiam tiu regiono estis konita kiel Ubangi-Ŝari kaj ankoraŭ apartenis al Ekvatora Franca Afriko, kolonia teritorio administrita de Francio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la centr-afrika aŭtonoma teritorio. En 1958, post kiam la Kvara Franca Respubliko ekkonsideris sendependigi siajn afrikajn koloniojn, Boganda renkontis la ĉefministron Charles de Gaulle por diskuti pri la kondiĉoj de la sendependiĝo de Ubangi-Ŝari. De Gaulle akceptis la proponon de Boganda, kaj la 1-an de decembro proklamis Boganda la kreadon de Centr-Afrika Respubliko, kiu unue estis nur aŭtonoma teritorio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la aŭtonoma teritorio, kaj cetere intencis fariĝi la unua prezidento de sendependa Centr-Afrika Respubliko. Boganda tamen mortis okaze de mistera aviadilakcidento la 29-an de marto 1959, dum flugo direkte al Banguo. Ekspertoj detektis spurojn da eksplodaĵoj en la vestiĝo de la aviadilo, sed tiu detalo estis preteratentita. Kvankam la responsuloj de la akcidento estis neniam certe identigitaj, oni interalie suspektis francan spionagentejon aŭ eĉ la propran edzinon de Boganda. Legu pli... |
|||||||||||||||||||||||||
|
Ŝtatoj: Ĉeĥio - Ĉeĥoslovakio - Eritreo - Francio - Kanado - Kolombio - Sud-Afriko Regionoj: Bohemio - Goao - Guanĝi - Kantabrio - Karpata Rutenio - Luzacio - Moravio Urboj: Antverpeno - Bjalistoko - Bratislavo - Budapeŝto - Fortalezo - Gento - Jalto - Kalgario - Nov-Orleano - Parizo Urbetoj: Levens - Šilheřovice Naturo: Vercors (montomasivo) |
Prahistorio kaj arkeologio: Arkeologio - Çatal Höyük Antikvo: Antikva epoko - Biblioteko de Aleksandrio - Imperiestraj Forumoj - Mumio Mezepoko: Inkaa imperio - Jerusalema reĝlando - Krucmilitoj - Marko Polo Moderna epoko: Granda Nordia Milito - Granda incendio de Londono - Lisbona tertremo en 1755 - Ludoviko la 14-a - Marie-Antoinette - Charlotte Stuart - Tokugawa Ieyasu 19-a jarcento: Batalo de Waterloo 20-a jarcento: Kemal Atatürk - Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy - Batalo ĉe Suomussalmi - Edvard Beneš - Berlina muro - Barthélemy Boganda - Klement Gottwald - Hispana Enlanda Milito - Emil Hácha - Václav Havel - Gustáv Husák - Komfortulinoj - Koncentrejo Mauthausen-Gusen - Carl Gustaf Emil Mannerheim - Tomáš Garrigue Masaryk - Puĉo de la Sankta Silvestro - Ludvík Svoboda - Unua mondmilito Regione: Franca Teksaso - Historio de Brazilo - Historio de Slovakio - Historio de Unuiĝinta Reĝlando |
|||||||||||||||||||||||||
|
Politiko: Anarkiismo - Cionismo - Naciismo Etnoj kaj demografio: Asmatoj - Danioj - Sveda elmigrado al Usono Lingvoj: Eŭska lingvo Esperanto: Antoni Grabowski - Charles Lemaire - Monato - Frederic Pujulà i Vallès - L. L. Zamenhof Sociologio: Homa komunumo - Rito Edukado: Valdorfa lernejo - Valdorfa pedagogio Aliaj: D. B. Cooper - Henri Grouès - Infanlaboro - Kolombopoŝto - Necesejoj en Japanio - Nutrotabuo |
Literaturo: Aradia - Pío Baroja - La generalo en sia labirinto - Historia Naturalis Brasiliae - Krimo kaj puno - Oroonoko - Patro Goriot - Arthur Rimbaud - Pavel Jozef Šafárik - Sagao de Hrafnkell - Voynich-manuskripto - Mary Wollstonecraft Pentrarto kaj skulpturo: Henri de Toulouse-Lautrec - Rinocero de Dürer - Diego Velázquez - Leonardo da Vinci - John Michael Wright Muziko: Ludwig van Beethoven - Bekfluto - Figurita baso - Historiema koncertado - Historio de ventra danco - Klasika epoko - Marilyn Manson (grupo) - Mezepoka muziko - Orgenfajfilo - Orgeno Kino: The Cat and the Canary (1927) - Der Schatz im Silbersee - Johnny Depp Arkitekturo: Budhoj el Bamjan - Islama arkitekturo - Monumento de Libereco (Rigo) - Vilao Hügel |
|||||||||||||||||||||||||
|
Religio: Arkeo de Noa - Babismo - Bahaa kredo - Borobuduro - Tenzin Gyatso - Historio de kristanismo - Monto Sankta Mikaelo - Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) - Rastafaria movado - Siddhartha Gautama Mitologio: Atlantido - Reĝo Arturo |
Sportoj: Aikido - Arta sketado - Basbalo Ludoj: Kio? Kie? Kiam? - Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) - Ŝako - Vajango |
|||||||||||||||||||||||||
|
Historio de tankoj - Saŭno - Spektoradego - Tanko - Titanic |
Astronomio: Galaksio - NASA - Projekto Apollo Bestoj: Delfenoj - Hejma kato - Narvalo - Rano - Rekordoj de mamuloj - Tiranosaŭro Biologio: Bonsajo - Ekologia premsigno - Kromatoforo - Menstruo Geologio: Geologia temposkalo - Vulkano Kemio: Diamanto Matematiko: Matematika pruvo - Nombro Pi - Polusa koordinata sistemo Sciencistoj: William Speirs Bruce |
|||||||||||||||||||||||||