Manksa lingvo
El Vikipedio
La manksa lingvo (sinnomante: Gaelg Vanninagh) estis formortanta en la 20-a jarcento kiel unua lingvo, sed reviviÄťita dank' al lingvoaktivistoj. Äśi estis gaela lingvo sur la Manksinsulo (Britio). Ties plej proksima parenco estas la skotgaela lingvo. La lingvon tre influis la skandinavaj lingvoj.
Enhavo |
[redakti] Historio
La manksa lingvo estis ankoraŠen la 18-a jarcento viva lingvo kun ĉ. 20.000 parolantoj – preskaŠla tuta tiama loĝantaro de manksinsulo. Tio ŝanĝiĝis ekde 1765, kiam la Brita Reĝlando aneksis kaj pli ol 100 jaroj la lingvon subpremis. En 1899 fondiĝis por konservo de la lingvo Yn Cheshaght Ghailckagh (La manks-gaela asocio). La lingvon parolis kiel gepatran lingvon nur kelkaj homoj en la 1930-aj jaroj. Ili klopodis trovi ankoraŠhomojn, kiuj parolas la lingvon, sed ties nombro estis en 1946 nur 20 personoj. En la 1950-aj jaroj komencis surbendigi la asocio la originan elparolon, lingvon. La lasta gepatra parolanto de la lingvo Ned Maddrel mortis en 1974.
[redakti] Parolantoj
Dumtempe la nombro de parolantoj kreskis ĝis kelkaj centoj. La personoj, kiuj parolis la lingvon kiel duan lingvon estis en 1991 jam 634 el ĉ. 80.000 loĝantoj.
Ekzistas provoj revivigi la lingvon, tiel ekzistas la ebleco ekde 1992 por ĉiu lernanto, lerni la manksan lingvon kiel duan lingvon. Jam en la unua jaro vizitis la kursojn 1.400 lernantoj.
Nun ekzistas eĉ personoj kiuj parolas la manksan, kiel la anglan, denaske. La plej juna el ili estis en la jaro 2005 14-jara.
Ilustraĵo: Brian Stowell, unu el la plej gravaj korifeoj en la moderna movado por la revivigo de la manksa lingvo.
[redakti] Manksa kiel skribita lingvo
La plej malnovaj skribatestaĵoj de la lingvo venas el la 17-a jarcento. Literaturo apenaŠekzistas, karakterizaj estas la baladoj kaj la Christmas Carol; kristnask-nokta kanto.
[redakti] Vort-trezoro
Ĺślosilo: Skot. - Skotgaela lingvo, IRL - Irlanda lingvo
| Manksa | Esperanto | Plej proksima irlanda aĹ skotgaela varianto |
| Moghrey mie | Bonan matenon | Maidin mhath (Skot) |
| Fastyr mie | Bonan vesperon | Feasgair math (Skot) |
| Slane lhiat (malplura), Slane lhiu (plura) | Ĝis revido | Slán leat (malplura), Slán libh (plura) (Irl) |
| Gura mie ayd | Dankon | Go raibh maith agat (Irl) |
| baatey | boato | bata (Skot.) |
| barroose | buso | bus |
| blaa | floro | blath |
| booa | bovo | bĂł (Irl) |
| cabbyl | ĉevalo | capall |
| cashtal | kastelo | caisleán (Irl) |
| creg | roko | creag (Skot.) |
| eeast | fiĹťo | iasc (Irl.) |
| ellan | insulo | eileann (Skot.) |
| gleashtan | aĹto | gluaisteán (Irl.) |
| kayt | kato | cat (Irl.) |
| moddey | hundo | madra |
| shap | vendejo | siopa (Irl.) |
| thie | domo | taigh (Skot.) |
| ushag | birdo | uiseag=alaĹdo (Skot.) |
| jees | paro | dĂs (Irl.) |
[redakti] Numeroj
| Manksa | Esperanto | Plej proksima irlanda aĹ skotgaela varianto |
| nane | unu | aon |
| daa | du | dha (Skot.) |
| tree | tri | trĂ |
| kiare | kvar | ceathair (Irl.) |
| queig | kvin | cuig (Irl.) |
| shey | ses | sé (Irl.) |
| shiaght | sep | seacht (Irl.) |
| hoght | ok | ocht (Irl.) |
| nuy | naĹ | naoi (Irl.) |
| jeih | dek | deich (Irl.) |
| nane jeig | dekunu | aon déag (Irl.) |
| daa yeig | dekdu | dhá dhéag (Irl.) |
[redakti] Vidu ankaĹ jenon:
[redakti] Eksteraj ligiloj
MacAoidh, Garbhan. "ReviviÄťo de mortinta lingvo". Monato, februaro 2006, p. 22. http://www.esperanto.be/fel/2006/008740.php
Makaj, Garvan. "Brian Stowell reviviganto de mortinta lingvo". Monato, 2008. http://www.esperanto.be/fel/2008/009420.php
http://homepages.enterprise.net/kelly/FRONT/INFO/info.html
http://gv.wikipedia.org
http://www.gaelg.iofm.net/EMENU.html
http://www.isle-of-man.com/manxnotebook/history/manks