Dzisiaj jest piatek, 30 sierpnia 2008 r. 242 dzien roku
Languages:ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh






REKLAMA
mp3

Lingvoscienco

El Vikipedio

(Alidirektita el Lingvistiko)
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvoscienco (aƭ lingvistiko aƭ malpli ofte lingviko) laƭ larĝa difino estas ĉia studo pri homa lingvo, fako de lingvistoj.

Enhavo

[redakti] Limoj

Ofte oni rigardas beletrosciencon kun stiloscienco, parolarto, norma gramatiko, kaj similaj kiel aliajn fakojn ol lingvoscienco.

La historio de lingvoscienco montras, kiel diversaj skoloj emfazis diversajn aspektojn de lingvoj, kaj estis influitaj de pluraj sciencaj fakoj aƭ influis ilin. Pro tio kun filozofio, logiko, instruarto, etnoscienco, sociscienco kaj informteorio, lingvoscienco havas komunajn esplorkampojn, kiuj plimalpli memstariĝis: lingvoinstruo, komputa lingvoscienco, psikolingvistiko, socilingvistiko... ƭƭ

[redakti] Subfakoj

En sia nuna stato lingvoscienco enhavas interalie la jenajn subfakojn:

Ĉi tiu dispartigo ne perfektas. Lingvistoj agnoskas ekzemple, ke la disigo inter morfologio kaj sintakso ne tute klaras, kaj ke ili ambaƭ kontribuas al semantiko. Pli bonan aranĝon oni tamen ankoraƭ ne establis.

[redakti] Ismoj kaj skoloj

Skoloj ekde la 1910aj jaroj:

Famaj demandoj kaj debatoj:

Modernaj formalaj gramatikmodeloj:

[redakti] Pluraj vidpunktoj

La multaj lingvosciencaj skoloj postlasis malsamajn alirojn al lingvoscienco. Tio kaƭzas streĉojn, eĉ pri la difino de lingvoscienco mem.

[redakti] Diakrono kaj sinkrono

Ĝis la komenco de 1900aj jaroj, oni studis lingvojn en la kadro de filologio. Lingvojn oni klarigis kaj prezentis kiel idojn de pli antikvaj lingvoj. Tio estis tratempa lingvoscienco (diakrona lingvoscienco). Modernaj skoloj male emfazas koheran kaj kompletan priskribon de lingvo en ĝia efektiva stato. Tio estas unutempa lingvoscienco (sinkrona lingvoscienco).

Mankas kadro por unuigi la du vidpunktojn: unuflanke oni konstatas, ke vorto havis participan klason en iu epoko kaj havas prepozician klason en posta epoko. Aliflanke oni priskribas lingvajn statojn, en kiuj al la vorto oni donas unu klason, aĆ­ la alian, aĆ­ ambaĆ­. La dinamikon de evoluo nenio klare prezentas.

[redakti] Teorio kaj apliko

Simile al aliaj sciencoj, lingvoscienco havas teoriajn kaj aplikajn flankojn. La teoria aliro favoras la bone formaligitajn aspektojn, kiaj fonologio, sintakso laĆ­ pure priskriba vidpunkto. Sed tiuj ne tre interesas ordinarulon, kiu vidas lingvosciencon tra la konsiloj de vortaroj aĆ­ gramatiklibroj, aĆ­ tra la studo de eventuale utilaj fremdaj lingvoj kaj por tio petas, ke oni prezentu lingvon laĆ­ preskriba vidpunkto.

Ĉi tiu streĉo inter teorio kaj praktiko konstateblas en aliaj situacioj. Ekzemple en hezito pri la klaso de vorto teoriema universitatulo elektos laƭ principaj reguloj, sed praktikema lingvokomputisto elektos simple la klason, per kiu komputiĝos pli bonaj rezultoj.

Ekzemploj de aplikaj fakoj:

[redakti] Lingvo kaj kompetento

Tradicie lingvoscienco rigardis lingvon kiel apartan eston, eventuale ligitan al kulturoj, moroj, aĆ­ al logiko kaj racio. Strukturismo metis kontraston inter lingvo kiel abstrakta modelo, kaj parolo kiel realaÄ”o. La generisma skolo renversis la perspektivon, prenante kiel studotemon la homan parolkapablon, kiun ĝi nomas kompetento, kontraste al parolado, kiun ĝi nomas efektivigo.

Tiuj Ɲanĝoj lasis sensolvaj plurajn demandojn: ĉu lingvoscienco estas memstara scienco kun propra studaÄ”o, aĆ­ ĉu ĝi estas branĉo de psikologio studanta parolkapablon? Pli grave, ĉu la formalaj modeloj faritaj de lingvistoj nur ekstere klarigas la lingvajn fenomenojn, aĆ­ ĉu ili estas – ĉu ili estu – taĆ­gaj bildoj de la mensa kapablo de homoj? Ĉi lastan demandon neĆ­roscienco malgraĆ­ grandaj esperoj ne helpis respondi.

[redakti] Informo kaj komuniko

Logiko kaj informteorio tiris lingvosciencon al prezento de lingvo kiel informilo. Ili taskas al ĝi, mezuri la kvantojn aƭ kvalitojn de veraj aƭ malveraj asertoj portataj de frazoj. Ili proksimigas la teorion de homaj lingvoj al la teorio de programlingvoj, kun similaj modeloj de morfologio kaj sintakso.

Socilingvistiko kaj pragmatiko male emfazas, ke lingvon uzas homoj por interkontakti. Ĝi estas komunikilo. Bonan tagon nek veras nek malveras, kaj ne estas primonda aserto ligebla al loko en universala nomsistemo de ekzistaÄ”oj. Ĉi tiu vidpunkto volonte konsideras semantikon kiel plej gravan parton de lingvo, eĉ se la formaligo de senco ne tiom progresis.

[redakti] Vidu ankaĆ­



[redakti] Eksteraj ligiloj

‱  http://www.phon.ucl.ac.uk/home/sampa/home.htm
‱  http://www.canoo.com/wmtrans/home/index.html
‱  http://www.englishpage.com/grammar
‱  http://www.arcs.ac.at/dissdb/rn036488
‱  http://www.linguistlist.org
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Polska, Dolar, Forex


Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
Wszystkie materiały pochodzč z Wikipedii, obiête sč licencjč GNU Free Documentation License