Dzisiaj jest niedziela, 23 listopada 2008 r. 328 dzien roku
Languages:ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh






REKLAMA
mp3

Glitŝtonludo

El Vikipedio

(Alidirektita el Kurlingo)
Saltu al: navigado, serĉo

Glitŝtonludokurlingo (angle: curling) estas disciplino de vintra sporto simila al globludo (france bouleitale boccia), sed ludata sur glacio per poluritaj ŝtonoj anstataŭ plastaj globoj. En la disciplino gravas pleja precizeco. La ŝtonoj havas la diametron de 28 cm, pezas 19,90-19,96 kaj estas ekipita per plasta tenilo kaj estas farita el granito (alia nomo de la ŝtono estas nifo). Antaŭe la granito ofte devenis el la minejo de la skotlanda insulo Ailsa Craig. Bonkvalita ŝtono povas kosti ĉ. 250 eŭrojn.

[redakti] Historio

Oni ĝenerale kredas ke la ludo inventiĝis en la 16-a jarcento en Skotlando. Tamen, en pentraĵo "Ĉasantoj en la Neĝo" de Pieter Brueghel la pli aĝa de 1565 nederlandaj kamparanoj glitŝtonludas. Sendepende de la origino, eksterdoma kurlingo tre popularis en Skotlando inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj. La nuna internacia regulara instanco de glitŝtonludo, la Monda Glitŝtonluda Federacio, baziĝis en Perth, Skotlando. Glitŝtonludo estas oficiala sporto de la vintraj Olimpiaj ludoj ekde la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 1998.

Nuntempe, la plejparto el la glitŝtonludanoj (cirkaŭ 1,3 milionoj) loĝas en Kanado, kie multaj opinias ke ĝi estas la nacia sportludo.

[redakti] Ludo

La ludo okazas sur glacikovrita kampo inter du kvarpersonaj teamoj. Ĉiu ludanto rajtas dufoje ruligi sian glitŝtonon en la domon per du balailaj helpuloj.

Celo estas, ke la propraj ŝtonoj estu eble plej proksime al la domocentro, fine de la rundo. Okazas 6-10 rundoj.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redakti] Eksteraj ligiloj

•  http://www.curlingbasics.com/
•  http://www.worldcurling.org/


Polska, Dolar, Forex


Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
Wszystkie materiay pochodz z Wikipedii, obite s licencj GNU Free Documentation License