Dzisiaj jest poniedziaek, 01 grudnia 2008 r. 336 dzien roku
Languages:ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh






REKLAMA
mp3

Aidoso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de la batalo kontraŭ la aidoso.

La Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (mallongigite AIDS, kiun oni ofte vortigas kiel "aidoso") estas infekta malsano kiu kaŭzas degeneron de la imunosistemo. Ĝin kaŭzas HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj vagina sekrecio de HIV-havaj personoj).

Ne ĉiu HIV-hava homo havas simptomojn de la malsano ĝis ĝia imuna sistemo produktas sufiĉe da ĉeloj CD4, kiuj detruas la virusojn. Ĉar HIV obliĝas miliarde dum tago, la imuna sistemo ne havas tiom da defendaj ĉeloj. Oni agnoskas aidosan diagnozon, kiam certa nivelo de damaĝo al la imunsistemo efektivas. Laŭnorme tiel estas kiam la kvanto de T-ĉeloj subiras la kvantlimon 200. Super tiu limo, oni rigardas la homon HIV-hava.

La malsanon karakterizas kompleta elĉerpiĝo de la organismo. Malsanuloj mortas post kelkaj monatoj, aŭ jaroj pro aliaj infektoj, kiuj ĉe persono kun ĝusta imuneco ne estas danĝeraj. Tial necesa estas kuracado HIV-havantojn, antaŭ ol apero de simptomoj de aidoso mem.

En la jaro 2000 estis 36 100 000 infektitaj homoj; en 2006 estis jam pli ol 65 milionoj.

Pli ol 25 milionoj mortis pro aidoso ekde 1981, en nura jaro 2006 jam 2 900 000 homoj.

Oni supozas, ke aidoso evoluis en Afriko, ĉe la simioj kaj tie ĝi transsaltis al la homo.

Enhavo

[redakti] Ĥonologio[1]

Rock Hudson unua famulo kun aidoso.
Procentaĵo de plenkreskuloj infektitaj en 2005
  • 1981, oni konis la unuajn kazojn en Usono: ĉiuj estis samseksemaj viroj. Tiujare mortis 234 malsanuloj.
  • 1983, la usonaj aŭtoritatoj avertis pri la danĝero kontaĝi pere de sangodonado; tamen en aliaj landoj (eĉ disvolvigitaj) tio prokrastiĝos: en Svisio oni faros ekde 1986, en Hispanio sisteme nur ekde 1992; en tiu epoko multaj hemofiliuloj infektiĝos pro kulpo de la neatentemaj sanaŭtoritatoj. En Parizo la Instituto Pasteur sukcesis izoli la viruson HIV.
  • 1985, oni komencis pristudi la antikorpojn en Usono kaj Japanio. Samjare oni konis la unuan kazon de famulo, nome Rock Hudson, fama holivuda aktoro, kiu agnoskis suferi la malsanon: dum la bedaŭrinda historio de Aidoso, multaj famuloj partoprenos en ĝi.
  • 1987, aperis la unua medikamento (AZT), la unua espero por malsanuloj.
  • 1989, la unuaj aktivuloj sukcesis malaltigi la prezon de la AZT. La premo de tiuj kolektivoj, kiel ActUp, estos decida por tiuj sukcesoj.
  • 1991, forpasis Freddie Mercury, kantisto de la rokbando Queen; li estis kaŝinta sian malsanon ĝis la antaŭmorto. Samjare aperis la ruĝa laĉo kiel simbolo de la lukto kontraŭ Aidoso. Ankaŭ samjare jam estis ĉirkaŭ 10 milionoj da infektitoj tutmonde.
  • 1993, aperis la unua holivuda filmo pri la temo, nome Philadelphia, Tom Hanks ricevis Oskar-premion pro sia rolo kiel advokato maljuste maldungita pro sia malsano.
  • 1996; alia famulo, nome Magic Johnson, konata korbopilkisto, estis anoncinta sian infekton en 1991 kaj retiriĝis el korbopilko pro timo de liaj kunuloj; tamen li revenis en 1996, kiel simbolo, ke aidosuloj povas havi normalan vivon. Samjare David Ho ricevis honoron pro esti priserĉinta pri kombina terapio, kio permesas kontroli la infekton.
  • 21-a jarcento, la pandemio disvastiĝis tra Afriko, dum haltigis sian kreskon en disvolvigitaj landoj. La batalo estas inter farmaciajn entreprenojn kaj registaroj, kiuj klopodas havigi malmultekostajn medikamentojn.
  • 2002, Bocvano estis la unua afrika lando kiu decidis nacian agadplanon kontraŭ la malsano.
  • 2007, Brazilo estis la unua lando kiu decidis aĉeti generikan medikamenton, kontraŭ la malhomaĵo de farmaciaj entreprenoj pliriĉiĝi per vendo de medikamentoj kontraŭ aidoso.

[redakti] Ciferoj

Kiel ekzemplo de meza lando oni prenu la kazon de Hispanio, ne tiom disvolvigita medicine kiel ekzemple Usono, sed ne tiom malriĉa kiel subsaharaj landoj. El 1981 -kiam aperis la malsano- ĝis 2006 oni diagnozis ĉirkaŭ 75.000 malsanulojn, el kiuj 50,000 estis mortintaj en 2006, tio estas du trionoj mortis. Dum tiuj jaroj la proporcio inter diagnozoj kaj mortoj preskaŭ paralelis kun plialtiĝo el 1987 (498 kazoj kaj 189 mortoj) al 1994 (7,477 kazoj kaj 5,058 mortoj). En 1996 oni komencis uzi terapiojn kombinitajn kun kontraŭvirusiloj kaj jam de antaŭe oni informis sufiĉe la loĝantaron pri la risko de kontaĝo; pro tio la nombroj kaj de mortoj kaj de diagnozoj descendis el 1996 (6,733 kazoj kaj 5,749 mortoj) al jaro 2000 (2,872 kazoj kaj 1,767 mortoj). Tamen ŝajne ĉirkaŭ tiam la virusoj mutaciiĝis kaj pro tio la mortokvanto ne tiom descendis. Krome la publika timo malpliiĝis kun la malpliiĝo de la malsanulnombro kaj ankaŭ la nombro de diagnozoj ne malpliiĝis tiom kiom ĝis tiam. Tiele ambaŭ nombroj (kaj de diagnozoj kaj de mortoj) multe maldraste malpliiĝis dum la unua jarkvino de la 21-a jarcento.[2] Ĉirkaŭ 3,000 personoj malsaniĝas ĉiujare kaj el tiuj 40 % ne scias pri tio, ĉefe inter nesamseksemuloj, ankaŭ inter samseksemuloj sed iom malpli kaj multe malpli inter droguloj.

Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!

[redakti] Notoj

  1. 25 hechos para 25 años, Público, Madrido, 9a de majo 2008, p. 35
  2. El País, 26a majo 2008, Emilio de Benito, "Dos tercios de las personas con sida en España han muerto". Datumoj el la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ministrejo de Sano kaj Konsumo.

[redakti] Retaj ligiloj

•  esperantlingve pri aidoso
• Vladimir LEMELEV: MEDICINO: Afriko kaj aidoso
el [[Monato (gazeto)]|Monato] (2004/2 p.13)
•  http://www.worldaidsday.org
•  http://www.unaids.org/en/default.asp

[redakti] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Aidoso sub la gloso Category:AIDS


Polska, Dolar, Forex


Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
Wszystkie materiay pochodz z Wikipedii, obite s licencj GNU Free Documentation License